JEN LA LANDO DE LA SONĜOJ
Tie ĉi, vi malkovros tion, kio estas la lucidaj sonĝoj.
Ankaŭ vi povos renkonti aliajn sonĝonaŭtojn.


LUCIDAJ SONĜOJ:

KIO ESTAS TIO KAJ KIEL SONĜI TIEL

Lucida sonĝo estas kiam oni sonĝas dormante kaj oni scias ĝin. Multaj homoj sonĝas lucide ĉiun tagon sen problemo kaj ĝuas la eblojn, kiujn donas sonĝi lucide. Sed multaj homoj ne memoras havi tiajn sonĝojn aŭ vere ili ne havas sonĝojn lucidajn kaj ili perdas la senlimajn eblojn, kiujn la sonĝoj havas.

La lucidajn sonĝojn oni povas havi sen atendi ilin, sed eblas fari ekzercojn por esti konscia dum oni dormas. Por iaj personoj estas pli facila ol por aliaj. Esti konstanta estas grava afero. Ne malanimiĝu kaj se pasas multa tempo sen rezultoj, ripozu dum unu aŭ du semajnoj kaj ne zorgu pri ĝi.

La unua paŝo por atingi la konsciecon en la sonĝoj, estas plibonigi la sonĝan memoron. Por ĝi estas la plejbona kielo, skribi la sonĝojn ĵus vekiĝi. La kialo estas facile komprenebla: oni forgesas la sonĝojn facile kaj rapide, eĉ kiam oni havis sonĝojn tre klarajn kaj oni pensas ke ne eblas forgesi ĝin.

Legi iujn sonĝojn, kiujn oni skribis, rigardante la detalojn. Speciale, rigardi la detalojn per kiuj, eblus ekkompreni ke oni sonĝas. Ekzemple: flugantaj homoj aŭ porkoj, parolantaj bestoj... kaj tiel plu.

Dum la tago, oni devas kontroli la realaĵon. Se oni faras ĝin plurfoje ĉiun tagon, la kontrolado helpos nin ĉar la realaĵo ne funkcias kiel funkcias la sonĝa realaĵo. La ripetitaj agoj kutimas aperi en la sonĝoj kaj verŝajne ni faros kontrolon frue aŭ malfrue dum la sonĝo. La pruvado ne funkcias ĉiam sed iam funkcios. Havi la ĝustan sintenon dum la kontrolado estas grave. Ĝi ne funkcios se oni kontrolos aŭtomate. Oni devas kontroli konscie.

Tipaj kontroladoj:

La horloĝo: Se oni estas en sonĝo, la horloĝo ne funkcias kiel kutime. La montriloj moviĝas freneze kaj en la ciferaj horloĝoj, la nombroj ŝanĝiĝas hazarde, aŭ eblas vidi vortojn anstataŭ la nombroj.

La salto: Se oni saltas en sonĝo, eblas resti sur la aero, atingi malkredeblan altecon, aŭ se oni revenus grunden, la revenado eble estus tre malrapida. Se oni restas sur la aero, estas bona ŝanco por flugi.

La karto: Oni povas fari malgrandan karton kun vorto aŭ frazo. Ekzemple, oni povas skribi en la karto: "Ĉu mi sonĝas?". La frazo ne estas grava; oni povas skribi ion ajn sed plejbone se la frazo rilatas al realeco kaj malrealeco. Kiam oni rigardas en sonĝo la karton, eblas ke la vortoj ŝanĝiĝas aŭ moviĝas aŭ estas malklaraj. Kutime, estas malfacila legi en sonĝoj. Do se vi suspektas ke vi sonĝas, legu ion!.

Tiuj ĉi estas nur ekzemploj. Oni povas pensi aliajn kontroladojn por malkovri ĉu oni sonĝas aŭ ne.

Kiam finfine ni troviĝas en sonĝo, ni estas en mondo sen fizikaj limoj kaj nia imago metas aŭ malmetas la limojn. Bona regado eble estos malfacila kaj la trejno eble estos longa.

La komencantoj povas komenci farante agojn kiel flugi, movi aĵojn sen tuŝi ilin, pensi pri ie, kien vojaĝi sen moviĝi. Praktiki tiujn ĉi ekzercojn estas rekomendinda por lerni kiel moviĝi en sonĝoj kaj ĝui la liberecon, kiun oni havas en ili. Tamen, ni devas memori ke la sonĝoj ankaŭ montras informon al ni pri aferoj atentindaj aŭ atentendaj. Do, lasu iom da libero al la sonĝoj.

  Legu per x-sistemo - Lingvo: Español
   
 

La forumo ne plu funkcias.
La retejo momente restos sen forumo.

   
 

Retpoŝto

NOMO:

RETADRESO:

AFERO:

MESAĜO