(por tajpi kodon rigardu dekstre ->)
Eble, la ludo "sekreta amiko" jam estas konata de vi, ĉar en pluraj okcidentaj landoj estas tradicio aranĝi ĝin (eble alie nomita), dum la lastaj aŭ la unuaj tagoj de la jaro en familioj, amikaj grupoj aŭ inter kunlaboruloj. Tamen, nepras ekspliki ĝin.
Ĝi temas pri krei internacian liston de homoj, kiuj volu bondeziri la novan jaron al nekonato kaj aldone sendi donaceton al li per tradicia letero. Ĉiu aliĝinto ricevos bondeziron kaj donaceton, tamen neniu scios kiu estas ties kunludulo ĝis la letero alvenos hejmen.
Do, la afero estas ke ĉiu partoprenanto havos hazarde elektitan kunludulon kaj ĉiuj devos skribi bondeziron kaj elekti unu el la du donacetojn preparotajn de mi, por ke mi sendu ilin al ĉiuj.
Aliflanke, se iu volas mistere bondeziri la novjaron al konato, familiano, aŭ amiko, sen partopreni en la internacia listo, tio ankaŭ eblas.
Legu "funkciadon" por scii pli pri ambaŭ aferoj.
Por ludi en la internacia listo:
-
Unue plenigu la apudan formularon. Nur eblos aliĝi ĝis la 5-a de decembro.
-
Poste vi ricevos retpoŝton, kiun konfirmos vian aliĝon kaj donos instrukciojn por pagi ĝin per bankĝiro.
-
Je la 6-a de decembro, programo hazarde elektos parojn. Mi aranĝos la leterojn kaj tuj sendos ilin.
Rimarku ke la voĝajo de la letero povus daŭri pluraj semajnoj.
-
Vi ricevos la leteron. En ĝi, vi trovos donaceton kaj paperon,
kie estos la bondeziro por vi, kaj kodo por malkovri vian kunludulon.
-
Vi skribu la kodon en la tekstujo, kiu estos trovebla en la retpaĝo. Tiu tekstujo nur vibeblos ekde la 1-a de Januaro. Rimarku ke ĉiu rajtas malkovri sin per laŭvola teksto; do, eble vi nur trovos sennoman priskribon, aŭ personan nomon kaj ties loĝlandon/loĝurbon aŭ kion ajn. Mi tre rekomendas restigi iom da mistero kaj ne publikigi familiajn nomojn kaj personajn adresojn.
-
Laste kaj laŭvole, vi skribu dankon al via kunludulo per formularo, kiu tiam troveblos en la retpaĝo. La retpaĝo ne aperigos senpermese ies retpoŝtadreson.
Por bondeziri al konato:
- Unue plenigu la apudan formularon. La limdato estas la 5-a de decembro.
- Poste vi ricevos retpoŝton, kiun konfirmos la aferon kaj donos instrukciojn por pagi ĝin per bankĝiro.
- Post konfirmi la pagon, mi tuj aranĝos kaj sendos la leteron.
- Via konato ricevos la leteron. En ĝi, tiu trovos donaceton kaj paperon,
kie estos via bondeziro, kodo kaj instrukcioj por ke via konato malkovru vin, se vi volas. Se ial vi ne volas esti malkovrota, simple skribu ion mistera en la tekstujo "malkovru vin".
- Via konato ĉiu-okaze povos skribi vin por danki la bondeziron.La retpaĝo ne aperigos senpermese vian retpoŝtadreson.
Eblas elekti inter du donacoj, kiuj havas desegnaĵon speciale desegnita por tiu ĉi okazo de Olatz García. La desegno enhavas la Esperantan vorton "ĝuu!!".
Subglaso.
Ĝi estas manfarita kaj parte el reciklitaĵoj. La letero enhavos du subglasojn.

Kalendaro.
Ĝi enhavos la bondeziron ĉu sub la desegno (se eblas), ĉu en la malantaŭa parto.

Pri la ludo
-La ludo certe okazos ĉar mi nur bezonas minimume du aliĝintojn por okazigi la aferon.
-Mi faros ĉion eblan por ke ĉiu aliĝinto ricevos sian leteron sed mi ne estas ĉiopova kaj la poŝtaj servoj povas perdi leterojn aŭ erari iel. Tamen ne zorgu ĉar mi klopodos solvi ĉiun problemon.
-Vi ne scias kiun donacon, vi ricevos. Sendigi subglason kiel donacon, ne estas garantio por ricevi subglason.
-Viaj personaj datumoj estos forigitaj post un jaro.
-Se vi ne estas laŭleĝe plenaĝa en via lando, petu permeson al viaj gepatroj por partopreni.
-Olatz Garcia rajtigis min por uzi sian desegnon en la ludo. Se iu volas uzi ĝin devas peti permeson unue al ŝi.
Pri la neregistara organizo Mujeres del Mundo (Virinoj de la Mondo)
Mi donas ŝancon al vi por mondonaci al Mujeres del Mundo. Ĝi estas neregistara organizo, kiu ĉefe agas en la internacia kunlaboro por disvolviĝo ekde la jaro 2003.
Ĝi kunlaboras kun pluraj lokaj grupoj en Brazilo por helpi virinojn en Salvador de Bahio. Ankaŭ kunlaboris kun la urbodomo de la hispana urbo Sorio por helpi integriĝi socie al enmigrintinoj. Krome ankaŭ apartenas al pluraj movadoj kiuj defendas la homajn rajtojn.
Rimarku ke Virinoj de la Mondo ne aranĝis Bondeziroj 2012 kaj mi ne apartenas al tiu organizo. Se vi decidas helpi ilin, mi sendube transdonos la monon al ili kaj mi sendos kvitancon de tiu ĝiro al donancintoj. Se la kvanto da mono kolektita por ili estas rimarkinda, mi provos ke ili parolu pri la afero en sia blogo.
Iel ajn, vi povas helpi ilin rekte per ties retpaĝo se vi ne volas partopreni en la ludo.